Sensencaĵo

Tion ĉi mi verkis por miaj amikoj ĉe verduloj.com, kiuj volis ke iu verku tercinan poemon (poemon kun rimo ABA BCB CDC ktp).

Mi parolas Tokipone
Promenante en la strato,
Senŝue kaj senmone.

Legi plu

Advertisements

Hejmsopira en Marto

hejmsopira_cropped

Tiun ĉi kanton mi komencis verki en Marto de 2014, kiam estis neĝventego. Mi kreskiĝis en Oregono, sed nelonge antaŭ tiam mia familio transloĝiĝis al Koloradio. En marto, estas printempo en Oregono, sed ankoraŭ vintro en Koloradio. La versaĵon oni povas kanti laŭ la melodio “Red River Valley”.

Ho-o mankas al mi Oregono;
Estas vintre ankoraŭ ĉe mi.
Ho-o mankas al mi bela sono
De la birdoj kun dolĉa melodi’.

Legi plu

Poemo de Fantomo

Sensenca rimaĵo kiun mi elpensis en la mezo de la nokto.

Kio estas en la domo?
Ne timu, estas nur fantomo.
Kiu estas mia nomo?
Punkto, demandsigno, komo.
Hodiaŭ mi estas homo.
Morgaŭ, eble, mi estos gnomo.
Poste, certe lupfantomo.
Se Novjorko estas Granda Pomo,
Kia frukto estas Romo?

Dio Donis Esperanton al Vi

Tiun ĉi versaĵon mi komencis verki kiam mi estis komencanto, kaj finis ĝin iam poste (bedaŭrinde mi ne memoras kiam). Ĝi estis inspirita de la kanto “God Gave Rock n Roll to You”, kaj kanteblas laŭ tiu melodio.

Dio donis Esperanton al vi,
Donis Esperanton al vi,
Metis ĝin en la animojn de ĉiuj.
Dio donis Esperanton al vi,
Donis Esperanton al vi,
Metis ĝin en la animojn de ĉiuj.

Legi plu