Ploro

La refreno diras ĉion

Mi ridis kun vi,
Parolis kun vi,
Sed nun mi ploras
Sola.

Ĉu jen la fino
De niaj revoj?
Ĉio por kio ni klopodis
Disbatita en nura moment’.
Kaj eĉ ne plu brilas en la nokt’
La flamoj de brulantaj pontoj;
Restas nur nigra rubo
Kaj la ruinaĵoj de mia kor’.

 

Mi ridis kun vi,
Esperis kun vi,
Sed nun mi ploras
Sola.

Feliĉe mi pensus
Pri ebla bona fino.
Feliĉe mi kredus
Ke ĉio repariĝos.
Sed el karba rubo
Ponton konstrui ne eblas
Kaj detruitaj koroj
Rekuniĝi ne povas.

Mi ridis kun vi,
Mi amis al vi,
Sed nun mi ploras
Sola.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s