Hometo

Sufiĉe memklariga… eble 🙂

Mi kuŝas en malhel’, sekura
For de l’ ekstera ĥaoso;
Nerompita trankvilec’ plezura;
Perfekta kvieta etoso.

Jen mia vivo, hor’ post horo;
Nenion alian mi konas.
Kaj bato de l’ patrina koro
Tre trankvilige sonas.

Spaco malgranda ja larĝas sufiĉe
Por teni min nun en komforto;
Mi suĉas dikfingron, ridetas feliĉe,
Kaj tute ne zorgas pri l’ sorto.

Jen kiel skribiĝas la unua viv-paĝo
De libro tre longa, mi esperas;
Jen la plej paca, trankvila viv-aĝo
De l’ tuta homvivo surtera.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s