Sensencaĵo

Tion ĉi mi verkis por miaj amikoj ĉe verduloj.com, kiuj volis ke iu verku tercinan poemon (poemon kun rimo ABA BCB CDC ktp).

Mi parolas Tokipone
Promenante en la strato,
Senŝue kaj senmone.

Timo de fripona bato
Al mi mankas tute,
Ĉar kun mi venas kato.

Subite, nun mi staras mute;
Rigardas la ĉielon –
Gapas long-minute.

Ĉu mi ja havas celon?
Eble; mi ne scias –
Nur sekvas mi la stelon.

Kaj la etaj birdoj krias
“Jen estas tempo por reveni
Antaŭ ol la nokt’ glacias.”

Ĉu l’ poezion vi povas kompreni?
Aŭ trovi sencon? Eĉ ne indas peni.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s