Hejmsopira en Marto

hejmsopira_cropped

Tiun ĉi kanton mi komencis verki en Marto de 2014, kiam estis neĝventego. Mi kreskiĝis en Oregono, sed nelonge antaŭ tiam mia familio transloĝiĝis al Koloradio. En marto, estas printempo en Oregono, sed ankoraŭ vintro en Koloradio. La versaĵon oni povas kanti laŭ la melodio “Red River Valley”.

Ho-o mankas al mi Oregono;
Estas vintre ankoraŭ ĉe mi.
Ho-o mankas al mi bela sono
De la birdoj kun dolĉa melodi’.

Legi plu

Poemo de Fantomo

Sensenca rimaĵo kiun mi elpensis en la mezo de la nokto.

Kio estas en la domo?
Ne timu, estas nur fantomo.
Kiu estas mia nomo?
Punkto, demandsigno, komo.
Hodiaŭ mi estas homo.
Morgaŭ, eble, mi estos gnomo.
Poste, certe lupfantomo.
Se Novjorko estas Granda Pomo,
Kia frukto estas Romo?