Somera Posttagmezo

Jen tipa somera tago ĉe mi

La suno brilas hele,
La birdoj kantas bele.
Katoj kuŝas lace,
Aero ŝvebas pace,

Sed, subite —

Vento kvazaŭ ondo
Tero-skua tondro
Granda griza nubo
Marteleca pluvo
Ĉie ĉirkaŭe ŝturmas
Hom’ kaj besto kuras
For de pluv’ kaj vento
En kort’ kreskas lageto
Jen la fulma bril’
Sed, same subite —

Trankvil’.

La suno brilas hele,
La birdoj kantas bele.

Ploro

La refreno diras ĉion

Mi ridis kun vi,
Parolis kun vi,
Sed nun mi ploras
Sola.

Ĉu jen la fino
De niaj revoj?
Ĉio por kio ni klopodis
Disbatita en nura moment’.
Kaj eĉ ne plu brilas en la nokt’
La flamoj de brulantaj pontoj;
Restas nur nigra rubo
Kaj la ruinaĵoj de mia kor’.

 

Legi plu

Mateno

Vekiĝo ne facilas por mi

dum tempo mi liberis
en stranga mondo mistera;
aventuro, surprizo, ekscitiĝo,
ĝis —

konscio de kapkusenoj, vekhorloĝoj;
la sonĝo forpaliĝas,
for de menso kaj memoro…

NE!
sub la kusenoj, mi fermas la okulojn —
lasu min liberi
nur iomete plu,
libera de l’ prizono de la ĉiutaga.